Обложка книги Mihaelo Kohlhaas. El malnova kroniko (1810). Romano tradukita al Esperanto, Heinrich von Kleist, Jozefo Horvath  
Поделись книгой!
 
2017
98 страниц
Категория: Книги
ISBN: 9781595693563
Язык: Эсперанто

Где найти книгу?

📒 Книга "Miĥaelo Kohlhaas. El malnova kroniko (1810). Romano tradukita al Esperanto".Klasika germana romaneto pri la komercisto Kohlhaas, kies sento de justeco faris lin rabisto kaj murdisto. --- “Meze de la 16a jarcento vivis ĉe la bordo de Havel ĉevalkomerc­isto, nomata Miĥaelo Kohlhaas, filo de instruisto, unu el la plej honestaj kaj samtempe plej teruraj homoj de sia tempo. Ĉi tiu eksterordinara homo povus servi ĝis sia tridekjara aĝo kiel modelo de bona civitano. Li posedis en vilaĝo, portanta ankoraŭ nun lian nomon, bienon, en kiu li kviete perlaboris sian panon per sia okupo. La infanojn, donacitajn al li de la edzino, li edukis en timo al Dio, al laboremo kaj fideleco. Inter liaj najbaroj troviĝis eĉ ne unu, kiu ne povis ĝui lian bonfaremon aŭ justecon. Mallonge: la mondo devus beni lian memoron, se li ne estus ekscesinta en iu virto. Tamen justemo faris lin rabisto kaj murdisto.” --- Heirich von Kleist (1777-1811) estis germana dramverkisto kaj lirikisto, apud Goethe kaj Schiller la plej granda figuro de la Vajmara klasikismo kaj romantikismo. Li devenis el prusa nobela familio. Post militservo en la prusa armeo, li studis natursciencojn kaj filozofion, poste dungiĝis kiel ekonomia administranto kaj laboris kiel publicisto. Jam frue li dediĉis sin al la literaturo. Li apogis la politikajn reformojn de Napoleono, sed kiel patrioto refutis ties konkerojn. Lia plej fama novelo estas Miĥaelo Kohlhaas, verkita unu jaron antaŭ lia suicida morto.
Мнения